István Bencsik
Aspekto
István Bencsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1931 en Marcali |
Morto | 13-an de aŭgusto 2016 (85-jaraĝa) en Pécsvárad |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1951–1957) Secondary School of Visual Arts (en) (1947–1951) |
Familio | |
Infano | Gábor Bencsik (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto universitata instruisto instruisto |
István Bencsik [iŝtvAn benĉik], hungare Bencsik István, Esperante ’’Stefano Bencsik’’ estas hungara skulptisto kaj profesoro.
István Bencsik naskiĝis la 29-an de majo 1931 en Marcali.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Bencsik frekventis belartan gimnazion, kie li lernis precipe de József Somogyi, poste Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1951-1957, kie li lernis precipe de Sándor Mikus. Poste li laboris ĉe Memos Makris, baldaŭe li estis unu el la fondintoj de artkolonioj en Villány kaj Nagyatád. Ekde 1982 li instruis en la universitato en Pécs, baldaŭe ankaŭ en Budapeŝto. En la 1980-aj jaroj li faris skulptaĵojn en Baranya. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1954, 1960, 1969, 1978, 1983 Budapeŝto
- 1965 Parizo
- 1975 Prago
- 1979, 1996 Pécs
- 1983 Madrido
- 1986 Tokio
- 2006 Bukareŝto, Moskvo
- 2009 Bruselo
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵoj, ekzemple Fiú szamáron (Knabo sur azeno) 1959 Gyula; Felhő (Nubo) 1972 Villány; Negyedik (La kvara) 1973 Villány; Idol (Idolo) 1975 Nagyatád; Európa (Eŭropo) 1979 Villány; Éva Ruttkai 2002 Budapeŝto
- tomboskulptaĵo 1986 Lábod
- monumentoj, ekzemple A II. világháború halottainak emlékműve (Monumento pri falintoj dum la 2-a mondomilito) 1993, Orfű